La pétition contre le voile et la burqa en espéranto

Nous souhaitons que cette pétition, impulsée par Annie Sugier, Anne Zelensky et Pierre Cassen, circule dans le monde entier. Nous avons commencé par la relayer en anglais, et aujourd’hui en espéranto. Bientôt, une version espagnole et allemande circulera.
Karaj geamikoj el la tuta mondo, defendantoj de individua libereco, kaj do de laikeco,
Religiaj organizaĵoj, kiam ili posedas la politikan povon, ĉiam provas, plej ofte devige, trudi al ĉiuj kiuj suferas pro ilia diktaturo, ne nur siajn kredojn sed ankaŭ sian vivstilon.
Nuntempe, en Francio, sed ankaŭ en tuta Eŭropo, estas la politikaj islamaj organizaĵoj, kiuj per trudaj agadoj al siaj fideluloj, kaj interalie per iliaj klopodoj submetigi virinojn por ke ili surhavu kvazaŭ devige burĥon, nikabon, ĉadoron, hiĝabon kaj ĉiun islaman vualon videblan, provas forigi respublikajn leĝojn el nia demokrata socio libereca kaj egaleca.
Ni nepre reagu antaŭ ol tro malfruos. La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj agnoskas al la Ŝtatoj Rajton kaj Devon starigi leĝojn, kiuj malpermesu surhavi islaman vualon videblan, en tuto aŭ parto de publika spaco, se ili taksas tion necesa.
Partoprenu en tiu agado, kiu disvolviĝas en Francio, por defendi laikecon per subskribo de la peticio “Laika repliko”.
Hubert SAGE
Prezidento de la klubo Laikeco kaj Socialrespubliko
Ni ĉesigu burĥon kaj vualon, simboloj de submetigo pri virinoj kaj pri islamista ofensivo
Ĵaŭdon la 20an de aŭgusto 2009

Peticio adresita al la Prezidento de Franca Respubliko, al la deputitoj kaj senatanoj
Ni ĉesigu burĥon kaj vualon, simboloj pri submetigo de virinoj, kaj pri islamista ofensivo
Ni unuigu niajn voĉojn por ĉesigi en publika spaco la invadon de islamaj vualoj kaj fulardoj.

Estante lanĉantoj de tiu ĉi peticio, ni aparte ĝojas pro la iniciato far komunista deputito André Gérin, kiu ebligis starigi dum julio parlamentan informadmision pri “praktikado de tutkorpa vualo tra franca teritorio”, misio kiu liveros raporton fine de novembro.
Batalinte en 2004 por starigi leĝon kontraŭ ĉiaj religiaj signoj en lernejoj, ni jam petis en oktobro 2007 malpermesi burĥon kaj vualon en universitato kaj por la neplenaĝaj knabinoj.
Necesas nun ĉesigi polítik-religian ofensivon, kiu, trudante sian pli kaj pli videblan ĉeeston, celas legitimiĝi vidalvide al tuta franca socio. Ĝiaj kondukantoj postulas ĉiutage, paŝoj post paŝoj, “raciajn kompromisojn” kaj batalas malferme por ke religia leĝo (ŝario) anstataŭigu por islamanoj la respublikajn leĝojn. Tiu ofensivo okazas ankaŭ en multaj eŭropaj landoj.
Kliniĝi signifus insulti kuraĝon kaj rifuzon pri vualo, tiu simbolo de submetiĝo de iliaj patrinoj, far plej multaj el niaj nordafrikdevenaj kuncivitanoj. Tiuj tro bone konas ĝian detrueman kapablon en socia vivo bazita sur geeco.
Leĝo starigu siajn limojn kontraŭ la islama vualo, tutkorpa aŭ ne, ĉar ĝi simbole havas la saman signifon, kiu ne taŭgas kun valoroj de egaleco kaj laikeco, fundamentoj de respublika publika ordo en Francio.
Eŭropa jurisprudenco pravigas Francion
La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, en siaj decidoj post plendoj pri malpermeso de islama vualo, pravigas la koncernatajn Ŝtatojn.
La juraj elementoj baziĝas sur defendo de Publika Ordo kaj agnoskas ke surhavo de religiaj signoj videblaj en publika spaco ne respektas opiniojn kaj liberecojn de la aliaj.
Kial denove krei leĝojn?
Antaŭ dudek jaroj, la unua vual-afero okazis en publika lernejo de la urbo Creil. Necesis pli ol unu jardeko de ellacigantaj paroladoj kun lernejaninoj, ĉu mem-batalantaj ĉu manipulitaj, por ekkonscii ke nur leĝo ebligas ĉesigi tiom multajn provokojn.
Hodiaŭ, oni povas nur konstati la multobliĝon de islamaj fulardoj kaj vualoj en publika spaco:
– Multobligo en multaj francaj urboj de tutkorpaj vualoj, vestoj kiuj indignis la opinion kiam surmetataj en Afganio, ĉar ili karakterizas la fakton, ke virino povas ĉeesti en publika spaco nur estante ombro.
– Rapida kresko de la nombro de vualoj en Francio. Eĉ knabinetoj pli kaj pli ofte ĝin surhavas. Ĝi estas permesata en publika universitato kaj en privataj lernejoj.
– Multobligo de vual-aferoj en profesia aŭ distra medio. Tiel, pli kaj pli ofte, alfrontas tiajn provokojn estroj de kuracejoj, entreprenoj, gastejoj (evento pri Fanny Truchelut), stirlernejoj aŭ sportejoj. Foje okazas juraj proceduroj ĉe tribunaloj, iniciatataj de islamistaj asocioj, kaj ofte subtenataj de MRAP (Movado kontraŭ Rasismo kaj por Amikeco inter Popoloj), LDH (Ligo por Homaj Rajtoj) aŭ Halde (Alta Aŭtoritato pri Lukto kontraŭ Diskriminacioj kaj por Egaleco).
– Virinoj kiuj kandidatas al balotoj kaj poste uzas sian mandaton de elektito por klopodi trudi la vualon (tio okazis en urbo Echirolles). Ĉu baldaŭ ni vidos, same kiel en Belgio, vualigitajn balot-elektitajn virinojn reprezenti la Respublikon?
– Ĉi-somere, en franca departemento Seine-et-Marne, aperis en naĝejo nova tipo de provoko: surhavo de “burkini” (burĥ-bikino). Pro tio ke la posedanto de la naĝejo forpelis la provokeman batalantinon, plendo estis starigita kontraŭ li.
Seksisma kaj rasisma markado
La 15an de julio 2009, parlamenta misio ekaŭdis feministajn organizaĵojn. Tiuj substrekis ke la mesaĝo transdonata per vualo tute kontraŭas egalecon inter viroj kaj virinoj; ke kaŝante vizaĝon, hararon aŭ manojn, ĝi signifas rifuzon vivi kune; kaj ke ĝi malpermesas ami aŭ edziniĝi memvole kun persono, kia ajn estu ties sekso, religio aŭ deveno. Surhavi vualon iel signifas: “Mi ne estas kiel vi, kaj ne volas esti kiel vi”.
Ĉu temos pri ne-aplikebla leĝo?
Male al tio, kion iuj pretendas, elekto de vestaĵo ne rilatas al protekto de publika libereco. Tiel, ekzemple, la nocio pri “taŭga vesto” ekzistas en nia lando: decido pri “pantaloneto” (france “bermuda”) en entreprenoj, aŭ malpermeso promeni nudbruste aŭ naĝkostume en urbo aŭ en feriaj lokoj.
Devo pri solidareco tie kaj ĉie
Niaj kuncivitanoj (ĉefe tiuj kiuj devenas de landoj, kie religio trudas siajn leĝojn) bezonas la Respublikon, Laikecon kaj principojn de egaleco, por eskapi al tiuj religiaj fundamentistoj, kiuj celas kapti ilin en komunumecan logikon.
Kiam dume, en multaj landoj, virinoj rezistas por ne surhavi ĝin, en nia teritorio alvenu la tempo de la fino de tiu simbolo de submetigo.
Sendi fortan mesaĝon al la parlamenta misio
Jam en la deknaŭa jarcento, Lacordaire skribis: “Inter la fortulo kaj la malfortulo, subpremas la libereco kaj liberigas la leĝo”.
Ni lanĉas ĉi tiun peticion por kuraĝigi niajn elektitojn plenplene mezuri la gravecon de la situacio kaj starigi leĝojn konsekvence.
Anne Zelensky, prezidanto de « Ligue du Droit des Femmes » (Ligo de Virinaj Rajtoj)
Annie Sugier, prezidanto de « Ligue du Droit International des Femmes » (Ligo de Internacia Rajto de Virinoj)
Pierre Cassen, fondinto de « Riposte Laïque » (Laika Repliko)
http://www.ripostelaique.com/Halte-a-la-burqa-et-au-voile.html